1Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero. 2Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon. 3Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove. 4Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn. 5Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj. 6En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn. 7Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj. 8Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo. 9Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn. 10Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko. 11Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro. 12Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj. 13En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo. 14Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo. 15Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto. 16Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron. 17Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis. 18Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo. 19La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. 20Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo. 21Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas: 22Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, 23Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. 24Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li. 25La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin. 26Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo. 27Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco; 28Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita; 29Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero; 30Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro. 31Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro; 32Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco; 33Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj. 34Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero, 35Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo, 36Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero — Ĉu la Sinjoro tion ne vidas? 37Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis? 38Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono? 39Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj. 40Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; 41Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo. 42Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis. 43Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis. 44Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo. 45Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj. 46Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj. 47Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo. 48Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo. 49Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto, 50Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo. 51Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo. 52Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj; 53Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn. 54Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis. 55Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo; 56Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo. 57Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu. 58Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon. 59Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon. 60Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi. 61Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, 62La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago. 63Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo. 64Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj. 65Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon. 66Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.