1Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! 2La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, 3Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; 4La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; 5Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; 6La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, 7Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; 8Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; 9Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, 10La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; 11La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; 12Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, 13Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, 14Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, 15Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! 16La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; 17Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; 18Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. 19Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; 20La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, 21Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; 22Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos;