1Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! 2Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj; 3Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; 4La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj; 5Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton; 6Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco; 7En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj; 8Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino; 9Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco; 10La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn; 11Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon, 12Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, 13De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili; 14Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; 15La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi; 16Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon; 17Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton; 18Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn. 19Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; 20Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! 21Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas; 22Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin;