1David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo. 3De Jedutun, la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon. 4De Heman, la filoj de Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj Maĥaziot. 5Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6Ĉiuj ĉi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. 8Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. 9La unua loto eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; 10la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 11la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 12la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 13la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 14la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 15la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17la deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19la dek-dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20la dek-tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23la dek-sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24la dek-sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25la dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26la dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30la dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.¶