1La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf. 2Meŝelemja havis filojn: la unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel; 3la kvina estis Elam, la sesa estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj. 4Obed-Edom havis filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina, 5Amiel la sesa, Isaĥar la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio. 6Al lia filo Ŝemaja naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis bravaj homoj. 7La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja. 8Ĉiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed-Edom. 9Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok. 10Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo), 11Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri. 12Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj. 13Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte. 14Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo; 15pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo; 16pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo. 17Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du. 18Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo. 19Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.¶ 20El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj. 21El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj. 22La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo. 23El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj, 24Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj. 25Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit. 26Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj. 27El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo. 28Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj. 29El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj. 30El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo. 31El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead. 32Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.¶