1La ordo de la Aaronidoj: la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 2Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar fariĝis pastroj. 3La ordon aranĝis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Aĥimeleĥ el la idoj de Itamar, laŭ iliaj oficoj ĉe ilia servado. 4Montriĝis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin: por la idoj de Eleazar estis dek ses ĉefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj. 5Oni dividis ilin per lotado, ambaŭ partojn paralele, ĉar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar. 6Kaj enskribis ilin Ŝemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaŭ la reĝo kaj la estroj, antaŭ la pastro Cadok, antaŭ Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, kaj antaŭ la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj. 7La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja, 8la tria por Ĥarim, la kvara por Seorim, 9la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin, 10la sepa por Hakoc, la oka por Abija, 11la naŭa por Jeŝua, la deka por Ŝeĥanja, 12la dek-unua por Eljaŝib, la dek-dua por Jakim, 13la dek-tria por Ĥupa, la dek-kvara por Jeŝebab, 14la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer, 15la dek-sepa por Ĥezir, la dek-oka por Hapicec, 16la dek-naŭa por Petaĥja, la dudeka por Jeĥezkel, 17la dudek-unua por Jaĥin, la dudek-dua por Gamul, 18la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja. 19Tio estis ilia ordo ĉe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laŭ la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.¶ 20La ordo por la ceteraj idoj de Levi: el la idoj de Amram: Ŝubael; el la idoj de Ŝubael: Jeĥdeja; 21ĉe Reĥabja: el la idoj de Reĥabja la unua estis Jiŝija; 22ĉe la Jicharidoj: Ŝelomot; el la filoj de Ŝelomot: Jaĥat; 23la filoj de Ĥebron: Jerija, Amarja estis la dua, Jaĥaziel la tria, Jekameam la kvara; 24el la filoj de Uziel: Miĥa; el la filoj de Miĥa: Ŝamir; 25la frato de Miĥa estis Jiŝija; el la filoj de Jiŝija: Zeĥarja; 26el la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi; el la filoj de Jaazija: Beno; 27el la idoj de Merari: ĉe Jaazija: Beno, Ŝoham, Zakur, kaj Ibri; 28ĉe Maĥli: Eleazar; li ne havis filojn; 29ĉe Kiŝ: el la filoj de Kiŝ: Jeraĥmeel; 30la filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laŭ iliaj patrodomoj. 31Ili ankaŭ lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaŭ la reĝo David, Cadok, Aĥimeleĥ, kaj la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj: ĉefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.¶