1David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael. 2Kaj li kunvenigis ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn. 3Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil. 4El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj juĝistoj estis ses mil; 5kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado. 6Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 7La Gerŝonidoj: Ladan kaj Ŝimei. 8La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel — tri. 9La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran — tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. 10Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei — kvar. 11Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu patrodomon. 12La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel — kvar. 13La filoj de Amram: Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15La filoj de Moseo: Gerŝom kaj Eliezer. 16La filoj de Gerŝom: Ŝebuel estis la ĉefo. 17La filoj de Eliezer estis: Reĥabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj. 18La filoj de Jichar: Ŝelomit, la unua. 19La filoj de Ĥebron: la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel, la kvara estis Jekameam. 20La filoj de Uziel: Miĥa, la unua, kaj Jiŝija, la dua. 21La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. La filoj de Maĥli: Eleazar kaj Kiŝ. 22Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kiŝ, iliaj kuzoj. 23La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot — tri. 24Tio estas la idoj de Levi laŭ iliaj patrodomoj, la ĉefoj de patrodomoj laŭ ilia kalkulo, laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la aĝo de dudek jaroj kaj plue. 25Ĉar David diris: La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enloĝiĝis en Jerusalem por ĉiam. 26Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn vazojn por la servado en ĝi. 27Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli. 28Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la ĉambroj, pri la pureco de ĉio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri ĉia mezurado kaj pesado; 30stari ĉiumatene, por kanti laŭdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaŭ vespere; 31fari ĉiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo; 32servi por deĵorado ĉe la tabernaklo de kunveno, ĉe la sanktaĵoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo.¶