1Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro, 2ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj. 3Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo. 8Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj; 9sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj. 10Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun, 11sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.¶ 12Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie. 13Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili. 14Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.¶ 15Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido.¶