1Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, 3kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj; 4fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis. 5Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris:¶ 6Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio. 7Kaj pri la anĝeloj Li diras:¶ 8sed pri la Filo:¶ 9Vi amas virton kaj malamas malvirton; 10Kaj:¶ 11Ili pereos, sed Vi restos; 12Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. 13Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris:¶ 14Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?¶