1Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. 2Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn. 3Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis. 4Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi. 5Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. 6Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio. 11Ĉar estas skribite:¶ 12Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.¶ 13Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon. 14Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura. 15Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis. 16Via bono do ne estu kalumniita; 17ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito. 18Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj. 19Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. 20Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio. Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas kun ofendo. 21Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas. 22Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaŭ Dio. Feliĉa estas tiu, kiu ne juĝas sin mem per tio, kion li aprobas. 23Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li manĝas; ĉar li manĝas ne el fido, kaj ĉio, kio ne estas el fido, estas peko.¶