1Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. 3Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; 4ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. 5Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. 6Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. 7Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.¶ 8Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. 9Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.¶ 11Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. 12La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. 13Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. 14Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.¶