1Ĉu ne vokas la saĝo? 2Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj, 3Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon, 4Al vi, ho viroj, mi vokas; 5Komprenu, naivuloj, la prudenton, 6Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, 7Ĉar mia lango parolos veron, 8Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; 9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, 10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; 11Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; 12Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, 13Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, 14De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; 15Per mi reĝas la reĝoj, 16Per mi regas la princoj 17Mi amas miajn amantojn; 18Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, 19Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; 20Laŭ la vojo de vero mi iras, 21Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, 22La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, 23Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, 24Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, 25Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, 26Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, 27Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; 28Dum Li fortikigis la nubojn supre, 29Dum Li donis Sian leĝon al la maro, 30Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; 31Mi ludas sur Lia mondo-tero; 32Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; 33Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, 34Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, 35Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon, 36Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon;