1En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi. 2Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato. 3Sed li diris al ili: Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj? 5Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj? 6Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo. 7Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn. 8Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.¶ 9Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin? 12Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia. 14Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. 15Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn, 16kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin; 17por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:¶ 18Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, 19Li ne disputados, nek laŭte krios; 20Kanon rompetitan li ne rompos, 21Kaj al lia nomo esperos la nacioj. 22Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. 23Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David? 24Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj. 25Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados; 26kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno? 27Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. 28Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. 29Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon. 30Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. 31Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita. 32Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta. 33Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto. 34Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la koro la buŝo parolas. 35La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn. 36Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado. 37Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.¶ 38Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi. 39Sed li respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio serĉas signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la profeto Jona; 40ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. 41Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie. 42La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie. 43Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin. 44Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita. 45Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.¶ 46Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. 47Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi. 48Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj? 49Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 50Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.¶