1En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. 2Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo. 3Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi; 4kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.¶ 10Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? 11Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. 12Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. 13Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. 14Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:¶ 15Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, 16Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas. 17Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis. 18Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. 19Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. 20Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 21sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. 22Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. 23Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.¶ 24Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; 25sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris. 26Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo. 27Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon? 28Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin? 29Sed li diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. 30Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.¶ 31Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.¶ 33Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.¶ 34Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili; 35por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:¶ 36Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo. 37Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo; 38kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo; 39kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. 40Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. 41La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, 42kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 43Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.¶ 44La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.¶ 45Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; 46kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.¶ 47Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco, 48kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren. 49Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.¶ 51Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes. 52Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.¶ 53Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie. 54Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn? 55Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? 57Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. 58Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.¶