1Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.¶ 2Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos. 3Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon. 4Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo. 7Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? 8Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas. 9Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason. 10Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas. 11Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita. 12Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.¶ 13Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. 14Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 15Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.¶ 16Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. 19Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, 20idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo. 24Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.¶ 25Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu. 26Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.¶