1Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; 2sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro. 3Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; 4sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, 5por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton. 6Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! 7Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.¶ 8Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; 9sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? 10Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. 11Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi.¶ 12Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; 13sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; 14kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon. 15Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. 16Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko? 17Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin. 18Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi. 19Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi, 20mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.¶ 21Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon? 22Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. 23Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso. 24Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. 25Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. 26Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia. 27Estas ja skribite:¶ 28Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. 29Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. 30Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. 31Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.¶