1Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. 3Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem. 4Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro. 5Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.¶ 6Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia. 7Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus? 8Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi. 9Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj. 10Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. 11Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; 13kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.¶ 14Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio. 16Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi. 17Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio. 18Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi. 19Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon. 20Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco. 21Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?¶