1Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro. 2Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi. 3Ĉar mi vere, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, jam juĝis, kvazaŭ ĉeestante, tiun, kiu tiel faris tion, 4en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo, 5transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de la Sinjoro Jesuo. 6Ne bona estas via fanfaronado. Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason? 7Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo; 8tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.¶ 9En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj; 10ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. 12Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, 13dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.¶