1Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis ĝin interne de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ Dion. 2Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo. 3Kaj li disdonis al ĉiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.¶ 4Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael: 5la ĉefo estis Asaf, la dua estis Zeĥarja, poste Jeiel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj; 6Benaja kaj Jaĥaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj ĉiam antaŭ la kesto de interligo de Dio.¶ 7Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon aranĝis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:¶ 8Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; 9Kantu al Li, muziku al Li; 10Laŭdu Lian sanktan nomon; 11Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; 12Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; 13Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, 14Li estas la Eternulo, nia Dio; 15Memoru eterne Lian interligon, 16Kiun Li interkonsentis kun Abraham 17Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, 18Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan 19Kiam vi estis malgrandnombraj, 20Kaj ili iradis de popolo al popolo, 21Tiam Li al neniu permesis premi ilin, 22Dirante: Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, 23Kantu al la Eternulo la tuta tero; 24Rakontu inter la popoloj Lian gloron, 25Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; 26Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj; 27Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; 28Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; 29Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; 30Tremu antaŭ Li la tuta tero; 31Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero; 32Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas; 33Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, 34Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; 35Kaj diru: Savu nin, ho Dio de nia savo, 36Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, 37Kaj li restigis tie antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaŭ la kesto konstante, laŭ la ordo de ĉiu tago; 38kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj Ĥosa, restis kiel pordegistoj; 39kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaŭ la loĝejo de la Eternulo sur la altaĵo en Gibeon, 40por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por ĉio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael. 41Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj laŭnome, por kantadi laŭdon al la Eternulo, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; 42kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaŭ Dio; kaj la filoj de Jedutun estis ĉe la pordego. 43Kaj la tuta popolo disiris ĉiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.¶