1Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi. 2Tiam David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne. 3Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi. 4Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn: 5el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek; 6el la idoj de Merari: la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek; 7el la idoj de Gerŝon: la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek; 8el la idoj de Elicafan: la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent; 9el la idoj de Ĥebron: la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek; 10el la idoj de Uziel: la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du. 11Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab; 12kaj li diris al ili: Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi; 13ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas. 14Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael. 15Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili. 16Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo. 17Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja; 18kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja — sur psalteroj, por sopranuloj; 21Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja — sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti; 22Kenanja, la estro de la Levidoj — por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo. 23Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto; 24Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto. 25Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom. 26Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn. 27David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon. 28Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 29Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.¶