1Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, 2Gloru la Dion de la dioj, 3Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, 4La sola faranto de grandaj mirakloj, 5Kiu saĝege kreis la ĉielon, 6Kiu etendis la teron super la akvo, 7Kiu kreis grandajn lumojn, 8La sunon, por regi en la tago, 9La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, 10Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, 11Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, 12Per forta mano kaj etendita brako, 13Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, 14Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, 15Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, 16Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, 17Kiu batis grandajn reĝojn, 18Kaj mortigis reĝojn potencajn, 19Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, 20Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, 21Kaj donis ilian landon kiel heredon, 22Heredon al Lia sklavo Izrael, 23Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, 24Kaj liberigis nin de niaj premantoj, 25Kiu donas panon al ĉiu karno, 26Gloru la Dion de la ĉielo,