1Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco; 3kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj. 4Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron. 5Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li:¶ 6kiel ankaŭ aliloke Li diris:¶ 7En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, 8tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; 10nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.¶ 11Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado. 12Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo. 13Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto. 14Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.¶