1Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. 2Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj. 3Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj. 4Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn. 5Tial, venante en la mondon, li diris:¶ 6Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis. 7Tiam mi diris: Jen mi venis 8Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo), 9tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam. 11Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio; 13de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj. 14Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn. 15Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:¶ 16Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili 17Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros. 18Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.¶ 19Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, 20per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, 21kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, 22ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; 23ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela; 24kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; 25ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.¶ 26Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, 27sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn. 28Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj; 29kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco? 30Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon. 31Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.¶ 32Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; 33unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. 34Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. 35Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan. 36Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.¶ 37Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, 38Sed virtulo vivos per sia fideleco; 39Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.¶