1Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn, 3la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn. 4Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro? 5La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero. 6La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda. 7La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron. 8Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.¶ 9Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 10Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel; 11prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, 12kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo. 13Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ. 14Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo. 15Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.¶