1Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: 2ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco; 3ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; 4por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; 6konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; 7pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, 8paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni. 9Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj, 10ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto. 11Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, 12instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.¶ 15Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.¶