1Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris: Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis. 2Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis. 3Kaj li diris al la parenco: Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab; 4kaj mi decidis sciigi vin, dirante: Aĉetu en la ĉeesto de la loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris: Mi volas elaĉeti. 5Tiam Boaz diris: Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo. 6Kaj la parenco diris: Mi ne povas elaĉeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti. 7Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael. 8La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon. 9Kaj Boaz diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso: Hodiaŭ vi estas atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon; 10kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ. 11Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem; 12kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino. 13Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon. 14Kaj la virinoj diris al Naomi: Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael; 15kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin. 16Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino. 17Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.¶ 18Kaj jen estas la generacioj de Perec: al Perec naskiĝis Ĥecron, 19al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab, 20al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma, 21al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed, 22al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.¶