1Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu:¶ 2Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio. 3Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi. 4Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj. 5La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj. 6Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.¶ 7Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu:¶ 8Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon. 9Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. 10Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero. 11Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon. 12La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. 13Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.¶ 14Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu:¶ 15Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. 16Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. 17Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda; 18mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu. 19Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. 20Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi. 21Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono. 22Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.¶