1Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. 2Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero. 4Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido. 5Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.¶ 6Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, 7kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.¶ 8Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.¶ 9Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano, 10tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido; 11kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo. 12Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.¶ 13Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.¶ 14Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon. 15Kaj alia anĝelo eliris el la templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo: Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis. 16Kaj la sidanta sur la nubo ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.¶ 17Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante akran rikoltilon. 18Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian akran rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj. 19Kaj la anĝelo ĵetis sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio. 20Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.¶