1Kantu al la Eternulo novan kanton;
2Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,
3Rakontu inter la popoloj Lian gloron,
4Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,
5Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;
6Gloro kaj majesto estas antaŭ Li,
7Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj;
8Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
9Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo;
10Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas,
11Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
12Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
13Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas,