1Vin, ho Eternulo, mi fidas: 2Per Via justeco savu min kaj liberigu min; 3Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, 4Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, 5Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; 6Vin mi fidis de la embrieco, 7Mirindaĵo mi estis por multaj; 8Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, 9Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; 10Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, 11Dirante: Dio lin forlasis; 12Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; 13Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; 14Kaj mi ĉiam fidos 15Mia buŝo rakontos Vian justecon, 16Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; 17Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; 18Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, 19Via justeco, ho Dio, estas tre alta; 20Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, 21Vi pliigas mian grandecon 22Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; 23Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; 24Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon;