1Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro,
2Ĉar bonan instruon mi donis al vi;
3Ĉar mi estis filo de mia patro,
4Kaj li instruis min, kaj diris al mi:
5Akiru saĝon, akiru prudenton;
6Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos;
7La komenco de saĝo estas: akiru saĝon;
8Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos;
9Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo;
10Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn;
11Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo;
12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata;
13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin;
14La vojstrekon de malpiuloj ne iru,
15Evitu ĝin, ne trapasu ĝin;
16Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon;
17Ĉar ili manĝas panon de malpio
18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta,
19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo;
20Mia filo, atentu miajn vortojn;
21Ili ne foriĝu de viaj okuloj;
22Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis,
23Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron;
24Forigu de vi falsemon de la buŝo,
25Viaj okuloj rigardu rekte,
26Fortikigu la direkton de viaj piedoj,
27Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren;