1Milda respondo kvietigas koleron;
2La lango de saĝuloj bonigas la instruon;
3Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo;
4Milda lango estas arbo de vivo;
5Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro;
6En la domo de virtulo estas multe da trezoroj;
7La buŝo de saĝuloj semas instruon;
8Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo;
9Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo;
10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon;
11Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo:
12Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas;
13Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja;
14La koro de saĝulo serĉas instruon;
15Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj;
16Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo,
17Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo,
18Kolerema homo kaŭzas malpacon;
19La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto;
20Saĝa filo ĝojigas la patron;
21Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo;
22Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas;
23Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo;
24La vojo de la vivo por saĝulo iras supren,
25La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas;
26Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo;
27Profitemulo malĝojigas sian domon;
28La koro de virtulo pripensas respondon;
29La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj;
30Luma okulo ĝojigas la koron;
31Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo,
32Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon;
33La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon,