1Saĝa filo lernas de la patro; 2La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; 3Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; 4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; 5Vorton malveran virtulo malamas; 6La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; 7Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; 8Per sia riĉeco homo savas sian animon; 9La lumo de virtuloj brilegas; 10Nur de malhumileco venas malpaco; 11Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; 12Espero prokrastata dolorigas la koron; 13Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; 14Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, 15Bona prudento plaĉigas; 16Ĉiu prudentulo agas konscie; 17Malbona sendito falas en malfeliĉon; 18Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; 19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; 20Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; 21Pekulojn persekutas malbono; 22Bonulo heredigas la nepojn; 23Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; 24Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; 25Virtulo manĝas, por satigi sian animon;