1Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael: 2Por scii saĝon kaj moralinstruon; 3Por ricevi instruon pri saĝo, 4Por doni al la malkleruloj spriton, 5Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, 6Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, 7La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. 8Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, 9Ĉar ili estas bela krono por via kapo, 10Mia filo, se pekuloj vin logos, 11Se ili diros: Iru kun ni, 12Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, 13Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, 14Vi lotos meze inter ni, 15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; 16Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, 17Ĉar vane estas metata reto 18Kaj ili embuskas sian propran sangon, 19Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; 20La saĝo krias sur la strato; 21Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; 22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? 23Returnu vin al mia predikado; 24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; 25Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, 26Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; 27Kiam la timo atakos vin kiel uragano, 28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; 29Tial ke ili malamis scion, 30Ili ne deziris miajn konsilojn, 31Ili manĝu la fruktojn de sia agado, 32Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, 33Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere,