1En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin, 2tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon — 3ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon. 4Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 5Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado. 6Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj. 7Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado; 8kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 9Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti. 10Kaj la estroj alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaŭ la altaron. 11Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.¶ 12En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda. 13Kaj lia ofero estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 14unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 15unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 16unu kapro por pekofero; 17kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon, filo de Aminadab.¶ 18En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isaĥar. 19Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 20unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 21unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 22unu kapro por pekofero; 23kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.¶ 24En la tria tago — la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. 25Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 26unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 28unu kapro por pekofero; 29kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.¶ 30En la kvara tago — la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur. 31Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 32unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 33unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 34unu kapro por pekofero; 35kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de Ŝedeur.¶ 36En la kvina tago — la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. 37Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 38unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 39unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 40unu kapro por pekofero; 41kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.¶ 42En la sesa tago — la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. 43Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 44unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 45unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 46unu kapro por pekofero; 47kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.¶ 48En la sepa tago — la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud. 49Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 50unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 51unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 52unu kapro por pekofero; 53kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliŝama, filo de Amihud.¶ 54En la oka tago — la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. 55Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 56unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 57unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 58unu kapro por pekofero; 59kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.¶ 60En la naŭa tago — la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. 61Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 62unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 63unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 64unu kapro por pekofero; 65kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.¶ 66En la deka tago — la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. 67Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 68unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 69unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 70unu kapro por pekofero; 71kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.¶ 72En la dek-unua tago — la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran. 73Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 74unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 76unu kapro por pekofero; 77kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.¶ 78En la dek-dua tago — la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan. 79Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 80unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 82unu kapro por pekofero; 83kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.¶ 84Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj; 85po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo. 86Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj. 87Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero. 88Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita. 89Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.¶