1Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron. 2Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laŭ iliaj lokoj de eliro: 3el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj de la tuta Egiptujo. 4Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris juĝon. 5Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot. 6Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto. 7Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol. 8Kaj ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara. 9Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare. 10Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro. 11Kaj ili foriris de la Ruĝa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin. 12Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka. 13Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ. 14Kaj ili eliris el Aluŝ kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki. 15Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj. 16Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot-Hataava. 17Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en Ĥacerot. 18Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis tendare en Ritma. 19Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec. 20Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna. 21Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa. 22Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata. 23Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la monto Ŝefer. 24Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis tendare en Ĥarada. 25Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare en Makhelot. 26Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Taĥat. 27Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ. 28Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka. 29Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona. 30Kaj ili eliris el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot. 31Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan. 32Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad. 33Kaj ili eliris el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata. 34Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona. 35Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber. 36Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadeŝ). 37Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom. 38Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato. 39Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor. 40Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj. 41Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona. 42Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon. 43Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot. 44Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la limo de Moab. 45Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad. 46Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim. 47Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo. 48Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan. 49Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel-Ŝitim, en la stepoj de Moab.¶ 50Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante: 51Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 52tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu; 53kaj ekposedu la landon kaj ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin. 54Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn. 55Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos. 56Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.¶