1La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj. 2Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene: 3Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon — 4tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael — estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn. 5Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon. 6Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie? 7Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo? 8Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon. 9Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo. 10Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante: 11Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar ili ne sekvis Min; 12krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min. 13Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo. 14Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael. 15Se vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon. 16Kaj ili aliris al li, kaj diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj; 17sed ni mem rapidos armitaj antaŭ la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando. 18Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj ekposedos ĉiu sian posedaĵon. 19Ni ne prenos kun ili posedaĵon transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan. 20Kaj Moseo diris al ili: Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon, 21kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si, 22kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo. 23Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin. 24Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo. 25Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene: Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas. 26Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie, en la urboj de Gilead; 27sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.¶ 28Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj; 29kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon; 30sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana. 31Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros. 32Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan. 33Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe. 34Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj. 37Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie. 41Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair. 42Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.¶