1Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi. 2Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 3kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo; 4kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 5kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; 6krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.¶ 7Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron; 8kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi; 9kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; 10po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 11unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.¶ 12Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu; 14kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj; 15kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj; 16kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.¶ 17Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 18kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 19kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.¶ 20Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 21kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 22kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.¶ 23Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 24ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 25kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.¶ 26Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 27kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 28kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.¶ 29Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 30kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 31kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.¶ 32Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 33kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 34kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.¶ 35En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 37ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 38kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.¶ 39Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj. 40Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.¶