1Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn. 2Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro. 3Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon. 4Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro. 5Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel. 6Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab. 7Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 8Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? 9De la supro de rokoj mi vidas lin, 10Kiu kalkulis la polvon de Jakob 11Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas. 12Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri? 13Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie. 14Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro. 15Kaj li diris al Balak: Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien. 16Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel. 17Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li: Kion parolis la Eternulo? 18Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 19Dio ne estas homo, ke Li mensogus, 20Jen beno estas komisiita al mi; 21Li ne vidis pekon ĉe Jakob, 22Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, 23Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, 24Jen la popolo stariĝas kiel leonino 25Kaj Balak diris al Bileam: Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin. 26Sed Bileam respondis kaj diris al Balak: Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros? 27Kaj Balak diris al Bileam: Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie. 28Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto. 29Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn. 30Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.¶