1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn. 3En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab; 4kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent. 5Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar; 6kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent. 7Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon; 8kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent. 9Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.¶ 10La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur; 11kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent. 12Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj; 13kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent. 14Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel; 15kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek. 16Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.¶ 17Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.¶ 18La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama, filo de Amihud; 19kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent. 20Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur; 21kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent. 22Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni; 23kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent. 24Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la triaj.¶ 25La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj; 26kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent. 27Apude staru tendare la tribo de Aŝer; kaj la princo de la Aŝeridoj estas Pagiel, filo de Oĥran; 28kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent. 29Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Aĥira, filo de Enan; 30kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent. 31Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj kun siaj standardoj.¶ 32Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj. Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek. 33Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 34Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ sia patrodomo.¶