1Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj. 2Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj), 3kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo. 4Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj. 5Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene: 6Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 7kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 8de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 9de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 10de la idoj de Araĥ, sescent kvindek du, 11de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek ok, 12de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 13de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin, 14de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 15de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok, 16de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok, 17de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du, 18de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep, 19de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep, 20de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin, 21de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 22de la idoj de Ĥaŝum, tricent dudek ok, 23de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar, 24de la idoj de Ĥarif, cent dek du, 25de la idoj de Gibeon, naŭdek kvin, 26de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de Netofa, cent okdek ok, 27de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 28de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du, 29de la loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 30de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 31de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 32de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri, 33de la loĝantoj de Nebo-Aĥer, kvindek du, 34de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 35de la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 36de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin, 37de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek unu, 38de la idoj de Senaa, tri mil naŭcent tridek. 39De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri, 40de la idoj de Imer, mil kvindek du, 41de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 42de la idoj de Ĥarim, mil dek sep. 43De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar. 44De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent kvardek ok. 45De la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok. 46De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot, 47la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon, 48la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Ŝalmaj, 49la idoj de Ĥanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, 50la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, 51la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, 52la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefiŝesim, 53la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur, 54la idoj de Baclit, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa, 55la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ, 56la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa. 57La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida, 58la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel, 59la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon. 60La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du. 61Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: 62la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du. 63Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 64Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 65Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 66La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj, 67krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj. 68Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 69da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 70Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn. 71El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min’ojn da arĝento. 72Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min’oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj. 73Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj.¶