1En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio; 2ĉar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon. 3Kiam ili aŭdis tiun leĝon, ili apartigis de Izrael ĉiun aligentulon.¶ 4Antaŭ ĉi tio la pastro Eljaŝib, administranto de la ĉambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija, 5aranĝis por li grandan ĉambron, en kiu oni antaŭe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonaĵon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj. 6Dum ĉio ĉi tio mi ne estis en Jerusalem, ĉar en la tridek-dua jaro de Artaĥŝast, reĝo de Babel, mi iris al la reĝo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la reĝo. 7Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljaŝib faris pro Tobija, aranĝante por li ĉambron en la kortoj de la domo de Dio. 8Tio min forte ĉagrenis, kaj mi elĵetis ĉiujn domobjektojn de Tobija for el la ĉambro. 9Kaj mi diris, ke oni purigu la ĉambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon. 10Mi ankaŭ eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris ĉiu al sia kampo. 11Tiam mi faris pro tio severan riproĉon al la estroj, kaj diris: Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj. 12Kaj ĉiuj Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj. 13Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron Ŝelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili Ĥananon, filon de Zakur, filo de Matanja; ĉar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj. 14Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.¶ 15En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj ŝarĝas sur azenoj, ankaŭ vinon, vinberojn, figojn, kaj ĉiaspecan ŝarĝon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riproĉon en la tago, kiam ili vendis manĝaĵon. 16Ankaŭ Tiranoj loĝis tie, kaj ili alveturigadis fiŝojn kaj ĉiaspecajn komercaĵojn, kaj vendadis en sabato al la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem. 17Kaj mi faris mallaŭdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili: Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan? 18Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur ĉi tiun urbon ĉi tiun tutan malfeliĉon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraŭ Izrael, malsanktigante la sabaton! 19Kiam ĉe la pordegoj de Jerusalem fariĝis krepusko, antaŭ sabato, mi ordonis ŝlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin ĝis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis ĉe la pordegoj, por ke oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata. 20Kaj la komercistoj kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon. 21Kaj mi faris al ili riproĉon, kaj diris al ili: Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato. 22Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde ĉe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaŭ ĉi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laŭ Via granda favorkoreco.¶ 23Ankaŭ en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Aŝdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24kaj iliaj infanoj duone parolis Aŝdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aŭ alia popolo. 25Mi faris al ili severan riproĉon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj ŝiris al ili la harojn, kaj devigis ilin ĵuri per Dio: Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aŭ por vi mem. 26Per tio pekis ja Salomono, reĝo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis reĝo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin reĝo super la tuta Izrael; tamen eĉ lin pekigis la aligentaj edzinoj. 27Kaj ĉu pri vi oni povas aŭdi, ke vi faras ĉi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraŭ nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn? 28El la filoj de Jojada, filo de la ĉefpastro Eljaŝib, unu estis bofilo de la Ĥoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi. 29Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan. 30Tiamaniere mi purigis ilin de ĉio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de ĉiu en lia ofico, 31kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaaĵoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.¶