1La estroj de la popolo loĝis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek loĝu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naŭ partoj en la urboj. 2Kaj la popolo benis ĉiujn homojn, kiuj memvole konsentis loĝi en Jerusalem. 3Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono. 4En Jerusalem loĝis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen: el la idoj de Jehuda: Ataja, filo de Uzija, filo de Zeĥarja, filo de Amarja, filo de Ŝefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5kaj Maaseja, filo de Baruĥ, filo de Kol-Ĥoze, filo de Ĥazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zeĥarja, filo de la Ŝiloano. 6La nombro de ĉiuj idoj de Perec, kiuj loĝis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj. 7Kaj jen estas la idoj de Benjamen: Salu, filo de Meŝulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jeŝaja; 8post li Gabaj, Salaj, naŭcent dudek ok. 9Kaj Joel, filo de Ziĥri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro. 10El la pastroj: Jedaja, filo de Jojarib, Jaĥin, 11Seraja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio. 12Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zeĥarja, filo de Paŝĥur, filo de Malkija; 13kaj liaj fratoj, ĉefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amaŝsaj, filo de Azarel, filo de Aĥzaj, filo de Meŝilemot, filo de Imer; 14kaj iliaj fratoj, kuraĝaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim. 15Kaj el la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, filo de Buni; 16kaj Ŝabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la ĉefoj de la Levidoj; 17kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua, filo de Galal, filo de Jedutun. 18La nombro de ĉiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar. 19Kaj la pordegistoj: Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj ĉe la pordegoj, cent sepdek du. 20La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj loĝis en ĉiuj urboj de Judujo, ĉiu en sia posedaĵo. 21Kaj la Netinoj loĝis en Ofel; Ciĥa kaj Giŝpa estis super la Netinoj. 22Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de Ĥaŝabja, filo de Matanja, filo de Miĥa, el la idoj de Asaf, kantistoj ĉe la servado en la domo de Dio. 23Ĉar pri ili estis ordono de la reĝo, kaj por la kantistoj estis difinita ĉiutaga salajro. 24Kaj Petaĥja, filo de Meŝezabel, el la idoj de Zeraĥ, filo de Jehuda, estis komisiita de la reĝo por ĉiuj aferoj, koncernantaj la popolon. 25Kaj en la vilaĝoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda loĝis en Kirjat-Arba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Dibon kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Kabceel kaj ĝiaj vilaĝoj, 26en Jeŝua, en Molada, en Bet-Pelet, 27en Ĥacar-Ŝual, en Beer-Ŝeba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 28en Ciklag, en Meĥona kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 29en En-Rimon, en Corea, en Jarmut, 30en Zanoaĥ, en Adulam, kaj iliaj vilaĝoj, en Laĥiŝ kaj sur ĝiaj kampoj, en Azeka kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer-Ŝeba ĝis la valo Hinom. 31Kaj la idoj de Benjamen loĝis komencante de Geba, en Miĥmaŝ, en Aja, en Bet-El kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 32en Anatot, en Nob, en Ananja, 33en Ĥacor, en Rama, en Gitaim, 34en Ĥadid, en Ceboim, en Nebalat, 35en Lod, en Ono, en la Valo de Ĉarpentistoj. 36Kaj el la Levidoj parto el Judujo loĝis en la regiono de Benjamen.¶