1Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. 2Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas. 4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 7Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. 8Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.¶ 9Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.¶ 10Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. 11Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? 12Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 13Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.¶ 14Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas? 15Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. 16Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. 17Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.¶ 18Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos. 19Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj. 20Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo; 21ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. 22Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis. 23Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn, 24diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. 25Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis. 26Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.¶ 27Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David. 28Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro. 29Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido. 30Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu. 31Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.¶ 32Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton. 33Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael. 34Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.¶ 35Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. 36Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. 37Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. 38Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.¶