1Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin; 2kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.¶ 3Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, 4dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin. 6Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango. 7Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn. 8Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ. 9Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis; 10kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.¶ 11Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras. 12Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion. 13Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi? 14Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris. 15Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris. 16Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas. 17Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo? 18Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin. 19Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li. 20Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon. 21Sed la provincestro responde diris al ili: Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris: Barabason. 22Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita. 23Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita. 24Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi. 25Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj. 26Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.¶ 27Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. 28Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. 29Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! 30Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. 31Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.¶ 32Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon. 33Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio, 34ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki. 35Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn; 36kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie. 37Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ. 38Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre. 39Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris: 42Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio. 44Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.¶ 45Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 46Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 47Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan. 48Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki. 49Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin. 50Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton. 51Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, 53kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio. 55Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.¶ 57Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.¶ 62La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato, 63dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos. 64Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua. 65Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo. 66Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.¶