1Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. 2Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; 4sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. 5Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis. 6Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte. 7Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn. 8Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas. 9Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem. 10Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita. 11Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. 12Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas. 13Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.¶ 14Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. 15Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. 16Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn. 17Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. 18Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. 19Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon. 20Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. 21Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. 22Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. 23Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. 24Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis; 25kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon. 26Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; 27pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento. 28Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. 29Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. 30Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.¶ 31Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 33kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? 38Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? 39Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? 40Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; 42ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.¶