1Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. 2Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. 3Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; 4kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. 5Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile. 6Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? 7Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon. 8Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. 9Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. 10Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. 11Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro, 12dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. 13Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? 14Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. 15Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? 16Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.¶ 17Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: 18Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, 19kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.¶ 20Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. 21Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. 22Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas. 23Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. 24Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. 25Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. 26Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 27kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; 28same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.¶ 29Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis. 30Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 31Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 32Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? 33Ili diris al li: Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. 34Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.¶