1Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: 2Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon. 3Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? 4Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. 5Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:¶ 8Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, 9Sed vane ili Min adoras, 10Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: 11Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. 12Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? 13Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. 15Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon. 16Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? 17Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? 18Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. 19Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.¶ 21Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. 22Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. 24Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael. 25Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min. 26Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. 27Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.¶ 29Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie. 30Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; 31tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.¶ 32Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo. 33Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? 34Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. 35Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; 36kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 37Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj. 39Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.¶