1Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem, 2kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj. 3Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj; 4kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj. 5Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj? 6Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite:¶ 7Sed vane ili Min adoras, 8Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. 9Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. 10Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. 11Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 12vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino; 13vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras. 14Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu: 15ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon. 16Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 17Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo. 18Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin; 19ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn. 20Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. 21Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, 22ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco; 23ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.¶ 24Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita. 25Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj. 26Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino. 27Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. 28Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj. 29Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino. 30Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.¶ 31Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis. 32Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin. 33Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon; 34kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu. 35Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare. 36Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin. 37Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.¶