1Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi; 2ĉar ili diris: Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.¶ 3Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon. 4Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo de la ŝmiraĵo? 5Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi. 6Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi. 7Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas. 8Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo. 9Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.¶ 10Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la ĉefpastroj, por transdoni lin al ili. 11Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin.¶ 12Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon? 13Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; 14lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 15Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.¶ 17Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du. 18Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi. 19Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia: Ĉu eble mi? 20Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. 21La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.¶ 22Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo. 23Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. 24Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj. 25Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.¶ 26Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.¶ 27Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros. 28Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon. 29Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi. 30Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.¶ 32Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos. 33Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi. 34Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu. 35Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. 36Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas. 37Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis forton vigli eĉ unu horon? 38Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 39Kaj denove foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn. 40Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li. 41Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 42Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.¶ 43Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj. 44Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde. 45Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin. 46Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin. 47Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis al li la orelon. 48Kaj Jesuo responde diris al ili: Ĉu vi elvenis, kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? 49Ĉiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumiĝu la Skriboj. 50Kaj ĉiuj forlasis lin kaj forkuris.¶ 51Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin; 52sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda.¶ 53Kaj oni forkondukis Jesuon al la ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj. 54Kaj Petro malproksime sekvis lin ĝis interne de la korto de la ĉefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro. 55Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis. 56Ĉar multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis. 57Kaj elpaŝis iuj, kaj malvere atestis kontraŭ li, dirante: 58Ni aŭdis lin diri: Mi detruos ĉi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la daŭro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan. 59Kaj eĉ tiel ilia atesto ne akordiĝis. 60Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? 61Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? 62Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo. 63Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? 64Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto. 65Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.¶ 66Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la ĉefpastro; 67kaj vidante Petron sin varmigantan, ŝi rigardis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo. 68Sed li malkonfesis, dirante: Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis. 69Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj: Tiu estas el ili. 70Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro: Vere vi estas el ili, ĉar vi estas ja Galileano. 71Kaj li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas. 72Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: Antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.¶